Soneto publika kaj pleba
svisoj parolas dialekte 
per tre diversaj variaĵoj 
inter kvar diversaj lingvaĵoj 
interkompreniĝas perfekte 

publika aĵo sen publiko 
jen revo de ĉiu tumulto 
por ordo deviga sepulto 
marŝe en tempo de heliko 

kompare ekestas kaoso 
sed ĝi estas nur iom ŝajna 
ĉar regas kompromis-etoso  

bonfarto ĉiam enhaviĝas 
en vivo kiu estas gajna 
se helpa ideo prestiĝas 
Zuriko, la 7an de julio 2000