Soneto por avo Bednarski
unu volumo poste l' dua 
kaj poste multaj kalendare 
mi ne povas skribi separe 
vort' estas kun vivo kongrua 

kion pri tio dirus avo? 
li jam ne vivas tridek jarojn 
antaŭvidis papajn altarojn 
kaj foriris al flanka navo 

lia spirito nun ĉi tie 
en freŝa fojno ĉe arbustoj 
amuziĝas melankolie 

aŭ eble miajn librojn legas 
sentas kiel saltas lokustoj 
kaj pro moderneco hontegas 
Bastiono de Silento, la 10an de aŭgusto 2000