Soneto doze subkaptema
estas certe ke malvenkinto 
prenas ĉiujn trovatajn ŝancojn 
kaj ankaŭ miraklajn nuancojn 
por denove grimpi al pinto 

oni devas nepre pripensi 
pro kio ekestis malvenko 
se intenco kuŝis sur benko 
oni devis mankojn kompensi 

obstine tra la tuta vivo 
homoj kredas forte pri tio 
kio longe estas nenio 

"ento determinas konscion" 
por subkaptumi opinion 
kiu ruliĝas sur deklivo
Bastiono de Silento, la 11an de aŭgusto 2000