Soneto pri kampulmentalo
mi rigardas kampolaboron 
kaj admiras multfunkciecon 
ankaŭ perfektan kapablecon 
tiu fako havas valoron 

ne estas jam tipaj kampuloj 
sed kamparanoj diplomitaj 
multflanke specializitaj 
ne plu kun oksoj aŭ kun muloj 

popoleco ankaŭ perdiĝis 
inter uzo de komputiloj 
sed mentaleco... ne ŝanĝiĝis 

temas pri rolo de posedo 
ĉiuj eblecoj kaj utiloj 
dependas de mamona bredo 
Bastiono de Silento, la 12an de aŭgusto 2000