Soneto kun vana avalo
komercisto inteligente 
trairas de temo al temo 
ĉar mordas lin iu dilemo 
pritraktata indiferente 

li revenadas al komenco 
montras planojn de entrepreno 
bankgarantion laŭ bulteno 
kun ege forta referenco 

sed li estas tamen naiva 
ĉar mi tre bone konas ŝercojn 
je afero malefektiva 

ne mia kara eĉ se tio 
sonas bone tiujn komercojn 
faru sen mia garantio 
Bastiono de Silento, la 13an de aŭgusto 2000