Soneto pri tragikaj spacoj
temploj ŝanĝiĝos al ruinoj 
kun ili foriros sanktecoj 
restos neniuj kompatecoj 
nur tro impresaj eliminoj 

kamenoj de krematorioj 
ne kortuŝigos sistemhomon 
se li okazus sentsindromon 
ekestus mokaj averioj 

dum infanoj mortigas ratojn 
plenkreskuloj donas hakilojn 
kaj ĝojas aldonante batojn 

apud iama koncentrejo 
oni aŭdas diskotekilojn 
en novkonstruanta ĝojejo 
Zuriko, la 18an de aŭgusto 2000