Soneto pri malpovebleco
mi ne povas lasi aferojn 
kiuj min ofte nervozigas 
bedaŭrinde ne motivigas 
por fari kontraŭdosierojn 

ekzemple la kogoboano 
en soveta tempo aktiva 
nun volas esti progresiva 
kiel ortodoksa kristano 

proponis por ke rusa caro 
Nikolao estu sanktulo 
kaj li estas sen kontraŭstaro 

ĉu mondo fariĝus abismo 
kaj krome pro cara postulo 
kapitalisma komunismo?
Zuriko, la 22an de aŭgusto 2000