Soneto por esti artisto
ĉe Bastiono de Silento 
freŝa fojno bele odoras 
kaj birdoj pri io sonoras 
ilian ĉirpon portas vento 

unu Herr... ne sinjor' ho Dio 
diferenco estas videbla 
volas laŭ sia scio febla 
esti artisto de nenio 

mendis libron - fama verkisto 
skribis lian biografion 
sed tiu Herr...  estis trompisto 

ne pagis por verkistlaboro 
montrante sian pozicion 
kiel renoma artsponsoro 
Bastiono de Silento, la 27an de aŭgusto 2000