Soneto - MI kaj generalo
mi legas pompajn memoraĵojn 
de veteranoj kun distingoj 
sed faktoj estas hepeningoj 
pronomo MI faras raraĵojn 

"MI kaj generalo" dominas 
en ĉiuj ideologioj 
kun diversaj patologioj 
erarojn oni eliminas 

legante ĉiujn inter frazoj 
oni rimarkas egalecojn 
inter heroecaj okazoj 

depende de situacioj 
ili montras proprajn feblecojn 
ankaŭ kun propraj emocioj 
Bastiono de Silento, la 8an de aŭgusto 2000