Soneto kun memorsilento
senvole en mi ĝi eksidis 
la unua septembro agas 
per tempo kiun ne imagas 
tiu kiu tion ne vidis 

mi ne povus ĉitage ĝoi 
ekzemple danci kun ŝercado 
estas tago de meditado 
por ke homo ne devus boji  

sen raviĝoj kaj sen majestoj 
tamen kun profunda reflekso 
kaj silente protestaj gestoj 

Mikaelo Hul - instruisto 
septembre fuĝis de komplekso 
kaj fariĝis vera sobristo 
Bastiono de Silento, la 1an de septembro 2000