Soneto pri marforpasintoj
mi kuŝis en jaĥto konata 
kaj pripensis kio okazus 
se mi ŝtonmarprofundon razus 
kaj nun ekestis drono fata 

oni rakontas pri eraroj 
sed ekzistas neniu savo 
kontraŭ koloso eĉ ne ravo 
pri iuj savaj kontraŭstaroj 

ĉifoje oni kolizion 
vidis kaj parencojn informis 
eĉ posedante amnezion 

mi ofte fuĝis de grandŝipoj 
precipe se vetero ŝtormis 
kaj mi aŭdis pri multaj cipoj 
Bastiono de Silento, la 10an de septembro 2000