Soneto malmaterisenca
tempo estas senmaterio 
iam relativa kaj nun ne 
malmezurebla per line' 
sendependa de averio 

nia tempoadmiro venas 
ĉiam kun loko de ekzisto 
ekzemple se esperantisto 
al  UEA ne apartenas 

tempo ĉiam estas la sama 
se ni ĝin sentas emocie 
povas esti danĝere drama 

en prizono tempo longiĝas 
post venko kuras ovacie 
kaj en Einsiedeln eĉ raviĝas 
Zuriko, la 14an de septembro 2000