Soneto pri lingvaj parioj
iam estis bona lernanto 
kaj nun eksterlande li feblas 
ĉar sen fremda lingvo ne eblas 
ekzisti kiel laboranto 

parioj de lingvo ne scias 
ke ili ja estas parioj 
kiam alvenas averioj 
tiam pario emocias 

mi tamen kiel fremdlandano 
feliĉe restas nur ekzota 
kaj tio eĉ helpas por sano 

sed mi konas internacian 
lingvon kaj tiu poliglota 
stato faras vivon gracian 

Zuriko, la 21an de septembro 2000