Soneto pri glacimedalo
venkis iron - l' unua kuris 
kaj estis senkvalifikita
la dua estis honorita 
ĉar laŭ la reguloj konkuris 

li ne sentas ke post kvar jaroj 
estos li certe tro maljuna 
kaj eble ankaŭ malimuna 
sed pri tio scias najbaroj 

inter rapidiro kaj kuro 
ne estas granda diferenco 
kiel inter vando kaj muro 

ne gravas ĉu prujno aŭ neĝo 
glacimedalo - jen la senco 
anstataŭ trono simpla seĝo 
Zuriko, la 22an de septembro 2000