Soneto kun sankto en haro
sankta estas literaturo 
en Bastiono de Silento 
elblovis ankaŭ "nova vento" 
tiel forte ke tremis muro 

por surbendigi elsendaĵon 
venis la gasto de La Chaux-de-Fonds 
bibliotekisto Claude Gacond 
farante por mi agrablaĵon 

en gazetoj multe da nomoj 
sed mankas sukcesaj kreantoj 
preterpasas nur debutantoj 

al tiuj groteskaj fantomoj 
venas eternaj komencantoj
ankaŭ ridindaj diletantoj 
Bastiono de Silento, la 25an de septembro 2000