Soneto pri koloraj signoj
ni ridas simple pro stultuloj 
sed provu rikani doktoron 
aŭ iun gravan profesoron 
diru ke ili estas nuloj 

mi ŝanĝas temon ĉar mi devos 
baldaŭ kun similaj paroli 
certe mi komencos petoli 
kaj mi respondon ne ricevos 

"inteligencja" - rusdevena 
vorto signifas stultan klason 
okcidente estas omena 

koloraj signoj jam griziĝis 
sciencistoj ĝenas amason 
ĉar ili naŭze oficiĝis 
Bastiono de Silento, la 3an de septembro 2000