Soneto - Malantaŭ Murego
unu aktoro nome Paŭlo 
en la radiaj intervjuoj 
diras pri ĝenaj substituoj 
kiam li estis juna fraŭlo 

Teatro Malantaŭ Murego 
estis lia unua sceno 
sur kiu okazis obsceno 
kun eta galgo kaj ŝnurego 

oni tuj al mi telefonis 
kaj informis pri memlaŭdado 
de Paŭlo kiu fanfaronis 

mi lin deziras ĉion bonan 
sed aktora fanfaronado 
faras de li homon friponan 
Zuriko, la 7an de septembro 2000