oni legas en artrevuoj pri netravideblaj komparoj kun sensaciaj kontraŭstaroj per morale ekstremaj skuoj enhavoj kun fiaj blasfemoj venenaj per rata humoro kanajla malpura fetoro densiĝas en estetaj temoj la arto nomiĝas turpismo atingi belo per malbelo perverse utila artismo ne por mi la primitivismo sen uzo sen prezo sen celo mi restas ĉe aventurismo