Soneto pri vintra nebulo
dum tuta tago disvastiĝis 
tre malvarma nebulo griza 
enuanta do malsurpriza 
kaj vintra etoso perdiĝis 

mistero ekdormis ĉiele 
postkure la naturo tera 
obskure fariĝis malvera 
kiel mia menso sencele 

intelekta pruda dekreto 
malsence kaj maloportune 
droniĝis en la interreto 

miscirkulera interpreto 
kelkaj vortoj ligitaj kune 
tiel ekestis ĉi soneto
Zuriko, la 12an de januaro 2001