Soneto nome Edziĝfesto
reĝisoro de blankĉevaloj 
"La nupto" brilas dancas kantas 
aŭtoro ĉiele amantas 
kaj dronas en nebulvualoj 

la spektaklo estas mirinda 
pro arto kaj ĝusta invento 
ĤoĤoLaDo kun drinka sento 
por pola nacio vekinda 

ĵetanta ŝuldojn al aliaj 
pro sorto kaj "liberum veto" 
pro kondiĉoj geografiaj 

senkulpe - en heroaj vestoj
alkoholuloj sen sekreto 
pavaj plumoj - ĥoĥolaj gestoj
Zuriko, la 15an de januaro 2001