Soneto pri kreaj subtenoj
denove pri literaturo 
precipe pri ĝia foiro 
bedaŭrinde restas nur miro 
aŭ kapa batado al muro 

verkistoj ricevas nur groŝojn 
kontraktoj aspektas kontestaj 
sed eldonistoj nur honestaj 
havante ĉiam almozpoŝojn 

ankaŭ la ŝtataj mecenatoj 
subtenas nur obeemulojn 
nomumante sin demokratoj 

inter donantoj de rabatoj 
neniu ŝatas kontraŭulojn 
kvankam ili estas amatoj
Zuriko, la 19an de januaro 2001