Soneto pri trompa konkludo
la tutan tagon mi skribaĉis 
alie mi komputiligis 
tion kion mi mane skribis 
al mi enuiĝo malplaĉis 

sed krome tio oni sentas 
ke la dua trarigardado 
estas nepra ĉar la fuŝado 
fandiĝas kaj valore tentas 

finfine venas eĉ inklino 
por ĉion ankoraŭ tralegi 
trankvile kun glaso da vino 

se mi venas al la konkludo 
ke mi ne plu devas hontegi 
tiam menson atakas prudo
Zuriko, la 2an de januaro 2001