Soneto pri banalinstigo
en Bastiono de Silento 
tekruĉo tute glaciiĝis 
aliaj ujoj ne frostiĝis 
pri akvo por mi la evento 

antaŭ ol fajro en kameno 
ekflagris per flamaj branĉbastoj 
venis neatendataj gastoj 
perditaj sur tiu tereno 

oni devas malglaciigi 
la akvon kaj kuiri teon 
por malvarmumulojn varmigi 

tuj volis mi temon forigi 
kaj noti la sonet-ideon 
banalo min povas instigi
Bastiono de Silento, la 21an de januaro 2001