Soneto pri tre grava resto
ankoraŭ lastajn korespondojn 
oni devas sendi novjare 
por riĉon deziri sentare 
kaj grundi feliĉegajn fondojn 

cetere mi estas kontenta 
ke forgesitaj konatuloj 
fariĝis denove fratuloj 
pro tio moviĝas mi senta 

rememoroj pri frujuneco 
atestas ke homo aĝiĝas 
revante pri fora ebleco 

krom maturiĝas naiveco 
mezuroj de povoj ŝanĝiĝas 
sed tamen restas la saĝeco
Zuriko, la 25an de januaro 2001