Soneto nome Apolonia
mi ĉiam restas sub la premo 
de tiu ĉarma belulino 
Pola Negri estis polino 
sed ne pro tio nun ĉi temo 

"Apolonia Chałupiec z Lipna" 
ege province sonas pole 
sed vivon ŝi gvidis petole 
al vortoj "elstara - wybitna " 

jen la ekzemplo de la sorto 
de vilaĝa mizerulino 
ĝis la riĉa mondartistino 

en rememoroj nur la vorto 
"feliĉo" dancas kun rutino 
en tango de feliĉulino
Zuriko, la 3an de januaro 2001