Soneto pri ĉampana ludo
zurika konservatorio 
Jakub Działak - violonisto 
ludis vigle kiel solisto 
eĉ kordo E krevis - vario 

li ludis daŭre - ŝvebis sonoj 
kaj plena salono koncerta 
rimarkis ke li estas lerta 
kapabla pri subtilaj tonoj 

post la koncerto ni babilis 
pri la komuna koncertado 
li promesis min akompani 

je la futuro ni trankvilis 
ĉar antaŭ artista planado 
oni devas nepre ĉampani
Zuriko, la 30an de januaro 2001