Soneto pri pluma verkado
jen mia zorga okupado 
alvenis mi al novjarmilo 
kaj pensas nur pri komputilo 
sed ne pri kutima verkado 

bedaŭrinde estas malsano 
tiu ĉi komputiliĝado 
senlima ekrana serĉado 
fariĝas intelekta vano 

kun plumo fariĝas mi mola 
laboras nur cerbo kaj mano 
per sento kaj menso kontrola 

komputili por konsumado 
sed verki kiel uragano 
ćiumomente sen ĝemado
Bastiono de Silento, la 8an de januaro 2001