Soneto kun povo sen ŝtato
esperanta civitaneco 
sen ŝtato kun konstitucio 
estas stranga institucio 
strebanta al opereteco 

eĉ se aspektas interese 
venas en malĝusta momento 
ĉar konsulo kaj parlamento 
ne povas agadi progrese 

mi partoprenas tiun ludon 
post multaj proponoj kaj petoj 
sed mi antaŭvidas ekskludon 

manipulo de du personoj 
devigas min al maldiskretoj 
ke interne estas oponoj 


Zuriko, la 10an de oktobro 2001