Soneto skribita jam hejme
pri ripozo de ripozado 
mi jam skribis poste denove 
ke mi ripozis ripozmove 
alivorte per laborado 

ripozi de unu laboro 
per nova laboro diversa 
metodo estas kontrauversa 
sed utila eĉ por humoro 

Astano lasis bonajn spurojn 
kaŝtanoj susuras en koro 
mi preparas novajn veturojn 

ĉie estas bone - tre bone 
okazas nur en hejma moro 
ne diras mi tion propone 
Zuriko, la 21an de oktobro 2001