Soneto fuĝas de milito
ĉu rigardi ĉielon nuban? 
ĉu legi krimulajn romanojn? 
ĉu fidi prudajn ĉarlatanojn? 
ĉu fondi entreprenon duban?

mi fuĝas de tiuj informoj 
de gazetaj komentarioj 
kaj de mentalaj averioj 
revenante al simplaj normoj 

se mi rigardas Bush-vizaĝon 
tiam mi tuj sentas vomemon 
ĉar mi vidas krudan malsaĝon 

homoj timantaj pro milito 
neniam disvolvos problemon 
kiun faras tiu mefito 
Zuriko, la 22an de oktobro 2001