Soneto pri flamaj tuneloj
kiam mi skribas tiujn versojn 
denove tunelo bruliĝas 
kie ni ĵus estis - troviĝas 
novaj pri tio kontraŭversoj 

en gazetaj komentarioj 
mankas vero pri realeco 
precipe pri malsekureco 
je la similaj averioj 

mi povas pri morto imagi 
sed ne en flamanta tunelo 
tiu bildo povas nur plagi 

tuneloj tuj estu sekuraj 
delonge nubeliĝas celo 
slogane nur en vortoj puraj 
Zuriko, la 24an de oktobro 2001