Soneto - vana telefono
mi telefonas kaj mi aŭdas 
iun malkonan Margareton 
kiu min donas interpreton 
kie tombeja pluvo plaŭdas 

ni agrable interparolis 
sed poste alvenis hezito 
ĉu mi parolas kun spirito 
kiu ĝis nun kun mi petolis 

mi petis "ligu min kun tombo" 
"tie ne estas telefono" 
tuj poste rukulis kolombo 

kiam komenciĝis barĉado 
mi memoris pri tiu sono 
estis la sama petolado 
Zuriko, la 1an de novembro 2001