Soneto laŭ arto ĥoĥola
bone aŭ malbone - en fado 
novembra varmiganta suno 
lumas feble dum zorgas Uno 
pri la usona binladado 

se iu emus min demandi 
kio signifas "binladada" 
respondo sonos "bushodada" 
ĉar oni povas ilin fandi 

pripensu ĥoĥolo amata 
batalo kontraŭ terorismo 
estas ankaŭ teroro ŝtata 

Koreujo kaj Vjetnamio 
ankaŭ nun kontraŭ islamismo 
okazas nur anomalio 
Zuriko, la 2an de novembro 2001