Soneto kun nasktaga floro
kvardekjaraĝa mia filo 
restas ankaŭ en miaj jaroj 
perditaj ĉar kun kontraŭstaroj 
trapasis sorta maltrankvilo 

por grupoj kaj individuoj 
la periodo fantazia 
okazas ofte iluzia 
falanta al disrevaj truoj 

sensacio post sensacio 
realeco antaŭ prognozo 
pri motivoj mankas mencio 

kaj poste jam estas egale 
pro hipnoto aŭ pro sklerozo 
ekzisto aspektas fatale  
Zuriko, la 22an de novembro 2001