Soneto pri la ĥoĥolino
ĥoĥola pajlo distaŭzita 
pluvo ruĝas sur longa nazo 
silueto en klina fazo 
kapo interne balzamita 

silentas kiam ŝi ne scias 
kaj tio estas ŝia pluso 
sed en la aera minuso 
ŝi kolerege emocias 

ĥoĥolino serĉas ĥoĥolojn 
tamen neniu ŝin karesas 
tiam ŝi provas alkoholojn 

de unu al alia loko 
stratan vagadon ŝi ne ĉesas 
kiu estas ino kun moko?
Twierdza Ciszy, la 24an de novembro 2001