Soneto pri germanlingveco
ni gvidas en radio l' fakon 
"Nicht nur die Polinnen und Polen"
„wollen Sie das tun was sie wollen?”
ĉar mi volonte ludas ŝakon 

ĝuste mi jam pri tio diris 
ke nomojn mi skribas nacie 
kaj esprimojn internacie 
tiel komprenon mi akiris 

eble por kelkaj aktivistoj 
estas tre konata Ŝodfono 
sed ne por ne-esperantistoj 

kompreneble la gravaj nomoj 
Parizo Berlino Londono 
Varsovio restas en konoj 
Zuriko, la 26an de novembro 2001