Soneto venas kaj foriras
laŭ la katolika devigo 
mi estis unue baptita 
kaj en juneco konfirmita 
sendepende de pekinstigo 

mi verŝajne ne ĉiam scias 
ke mi povus iun ofendi 
dum li certe volas min vendi 
sian produkton kaj aŭkcias 

penso venas kaj tuj foriras 
ne trovas ĝustatempe celon 
kaj pensanto pro tio miras 

dum obstina ripetiĝado 
konkludo atingas nivelon 
de la tute inversa grado 
Zuriko, la 5an de novembro 2001