Soneto dronas en teroro
mi ne forflugis al Kanado 
kaj ne flugos al Aŭstralio 
ĉar en nuna anomalio 
danĝera estas aerpado 

mi nur pri teroristoj aŭdas 
en komunikoj diletantaj 
kaj antaŭ ĉio arogantaj 
tiujn agojn mi ne aplaŭdas 

Wilhelm Tel Rumcajs kaj Janosik 
ili ja estis teroristoj 
kiel tiuj iam de Korsik' 

diru kiu ilin ne ŝatas? 
estas pli multe sur la listoj 
je kiuj vi bone konstatas 
Zuriko, la 6an de novembro 2001