Soneto je ĉio nenia
en informoj estas danĝeroj 
batalas akre talibanoj 
ĵetas bombojn palestinanoj 
kiel longe daŭros suferoj?

terorista sperto konata 
"bona germano estas morta" 
nun feliĉe ne estas forta 
tamen ne restas forgesata 

iuj havas grandajn bombĵetojn 
kiel rimedo por konvinki 
dum aliaj preferas sinki 

bibliajn kaj marksajn obĵetojn 
oni uzas senargumente 
ĉar ili feblas pormomente 
 
Zuriko, la 1an de decembro 2001