Soneto nupta kun Nikodem
mi perdis tridek kilogramojn 
laŭ plano ankoraŭ ses restis 
sed tamen mi dum nupto festis 
aŭdante multajn ektodramojn 

detaloj post jaroj perdiĝis 
tamen tiama fama nupto 
ripetiĝis kiel abrupto 
kaj ankaŭ same tempestiĝis 

eĉ estis la samaj personoj 
ĵurnalista paro poeto 
judo kun Raĥela en fonoj 

revenante al galerio 
metante damon al fanteto 
mi eksciis pri tragedio 
Zuriko, la 12an de decembro 2001