Soneto kun frazoj pri filmoj
en multaj filmoj ĉe komenco 
iu purigas sian nazon 
kun cigaredo ĵetas frazon 
en kiu ne ekzistas senco 

tiu kiĉplena maniero 
devenas certe de Usono 
ĉiam mencias pri malbono 
kaj vivon traktas per kolero 

"kara mia en via aĝo..." 
diras konata reĝisoro 
"...vi zorgu pri svisa fromaĝo" 

mi respondas al tiu frato 
"ne estas arto kaj ne moro 
sed filmo estas surogato" 
Zuriko, la 14an de decembro 2001