Soneto antipoezia
ĝi estas antipoezio 
sen iu tradicia normo 
sed strikte zorganta pri formo 
ankaŭ kun rima fantazio 

spite al tro komplika modo 
tiuj versoj estas modestaj 
ĉiutagaj sed same festaj 
kun libereco kiel kodo 

grandeco estas limigita 
pro tio nepre densigita 
verso fariĝas deviita 

tial ne ĉio enhaviĝas 
kio en pripensoj troviĝas 
tamen per konkludo riĉiĝas 
Zuriko, la 16an de decembro 2001