kantu "forfluas vigle vivo" kaj "cent jarojn" kun raŭka voĉo ĝis venos venonta riproĉo vi ĝoju laŭ alternativo drinku je l' sano de bin Laden aŭ je l' sano de Bush laŭ volo ambaŭ zorgas pri l' sama rolo la sama banko l' sama faden' ne provu serĉi teroristojn ĉar povas ŝvelaĵo aperi sur frunto - vi serĉu artistojn tostu por si je sia sano ne provu ĉe tio koleri ĉar vin ne sufiĉos por pano