Soneto pri Guarda sen voko
ĉe l' sama fenestro denove 
mi vidas la malplenan straton 
kaj admiras neĝan substraton 
ĉe la vilaĝa puto move 

la samaj koloroj de domoj 
duone per suno helitaj 
kaj supre per oro flamitaj 
strange - estas neniuj homoj 

post la sono de sonoriloj 
homoj forlasis la preĝejon 
kaj revenis al familioj 

"neniu vokas" nur silento 
kovris ankaŭ nian loĝejon 
estas agrablega momento 
Guarda, la 25an de decembro 2001