Soneto por pura aero
ĝuste venis aŭtomobiloj 
ses - ĉiu de alia lando 
kaj fumas kiel post komando 
zumante laŭ motoraj triloj 

feliĉe ili forveturis 
kaj denove estis silento 
post tiu ĝenanta evento 
nur flamoj kamenaj susuris 

aŭto estas certe necesa 
sed se mi ripozas en Guarda 
ilia fumo estas stresa 

antaŭ vilaĝo estas placo 
eĉ kun tuttaga servo garda 
sufiĉas por ĉiuj surfaco 
Guarda, la 28an de decembro 2001