mi restas en severa stato inspiro venas por invito tuj poste aperas hezito anstataŭ verko surogato mi fosas dum tiuj momentoj en malnovaj materialoj kun vortaj forflugoj kaj faloj post surprizoj ekestas sentoj mi ridegas pro naiveco sed mi povus hodiaŭ diri pri daŭranta aktualeco ne decas nun ĉion konfesi tamen estas kaŭzo por miri kaj iamajn frazojn karesi