Soneto Maria-nomtage
disiĝis sur la tuta mondo 
mia familio - mi vokas 
serĉas frapas kaj poste mokas 
pro tiu disbatita rondo 

mi tamen trovis telefonon 
de Maria por ŝi konsili 
nomtage ion kaj babili 
dezirante samtempe bonon 

mi ĉiam deziras feliĉon 
kiu ne ekzistas reale 
sed mi ŝatas tiun dediĉon 

apud tiu banala moro 
vivo fluas ofte fatale 
sed ĉiam kun bona humoro 
Zuriko, la 8an de decembro 2001