Soneto kontraŭsurogata
sinjoro Karlo telefonis 
kaj diris pri la kandidato 
al bastiona surogato 
kontraŭan respondon mi donis 

en Bastiono de Silento 
mi fartas eksterordinare 
dum vintro kaj ankaŭ tutjare 
trankvile je ĉiu momento 

neniu min povas atingi 
estas nur mi kaj vidindaĵo 
inspiro ofte volas svingi 

ne celas mi havi erzacon 
plaĉas al mi la konstruaĵo 
en kiu mi renkontas pacon
Zuriko, la 12an de februaro 2001