Soneto pri feriloĝejo
la domo de l' gento Barbüda 
antaŭ kelkaj jaroj bruliĝis 
poste renovigo estiĝis 
nun loĝejo ŝajnas solida 

oni konservis malnovaĵojn 
precize la malnovajn murojn 
metante modernajn strukturojn 
en la internajn konstruaĵojn 

"la plej nova en la malnova" 
al tiu esprimo aldone 
mi fartas ĉi tie tre pova 

rigardante tra l' fenestreto 
neĝmondo aspektas impone 
iom kiel en opereto
Guarda, la 21an de februaro 2001