Soneto pri cindra merkredo
la cindra merkredo komencas 
grandegan faston por kredantoj 
kaj raston por politikantoj 
ĉiuj fervore konferencas 

politikistoj ankaŭ kredas 
sed nur je sia propra frazo 
ĉar ĝuste ekestas okazo 
ke ilin perverseco bredas 

ĉiu vorto sonas envie 
kontraŭe obskure kaj moke 
por ili tamen idilie 

ni lasu ĉi tiun makabron 
kaj trovu silenton malvoke 
forĵetante militan sabron
Zuriko, la 28an de februaro 2001